Psalms 51

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba.

1Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco;
Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
2Lavu min tute pure de mia krimo,
Kaj purigu min de mia peko.
3Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas;
Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
4Antaŭ Vi sola mi pekis,
Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj;
Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
5Mi estas ja naskita en krimo;
Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
6Vi amas ja veron en la koro,
Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
7Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;
Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
8Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon,
Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
9Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj,
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
10Koron puran kreu al mi, ho Dio,
Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
11Ne forpuŝu min de Via vizaĝo,
Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
12Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;
Kaj spirito bonfara fortikigu min.
13Mi instruos al la krimuloj Vian vojon;
Kaj pekuloj revenos al Vi.
14Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo;
Mia lango kantos Vian justecon.
15Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn;
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
16Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus;
Brulofero ne plaĉas al Vi.
17Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta;
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.
18Bonfaru al Cion laŭ Via favoro,
Konstruu la murojn de Jerusalem;
19Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero;
Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
Copyright information for Esperanto